The Book of Common Prayer
United States England Scotland Ireland Wales Canada World

    La Libro de Komuna Preĝo
The 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

 

LA LITANIO.

¶ Tie ĉi sekvas la LITANIO, aŭ Ĝenerala Petegaro, kantenda aŭ direnda post Matena Preĝo dimaneojn, merkredojn, kaj vendredojn, kaj alifoje kiam la spirita superulo estos tiel ordoninta.

DIO, la Patro, de la Ĉielo: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Dio, la Patro de la Ĉielo : kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Dio, la Filo, Elaĉetinto de la mondo: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Dio, la Filo, Elaĉetinto de la mondo: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Dio, la Spirito Sankta, de la Patro kaj la Filo devenanta: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Dio, la Spirito Sankta, de la Patro kaj la Filo devenanta: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Sankta, laŭdata, glora Triunuo, tri Personoj, unu Dio: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Sankta, laŭdata, glora Triunuo, tri Personoj, unu Dio: kompatu al ni, kompatindaj pekuloj.
    Ne memoru, Sinjoro, niajn ofendojn, nek la ofendojn de niaj prapatroj; nek venĝu al ni niajn pekojn: indulgu nin, bona Sinjoro, indulgu vian popolon, kiun vi elaĉetis per via altvalora sango, kaj ne por ĉiam kontraŭ ni koleru.
    Indulgu nin, bona Sinjoro.
    De ĉia malbono kaj difekto, de la peko, de la ruzoj kaj atakoj de la diablo, de via kolero, kaj de eterna kondamno,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    De ĉia korblindeco, de malhumileco, vanta. gloro, kaj hipokriteco, de la envio, la malamo, kaj la malico, kaj de ĉia malbonkoreco,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    De la malĉasteco, kaj ĉia alia mortiga peko, kaj de ĉiu trompo de la mondo, la karno, kaj la diablo,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    De fulmo, kaj ventego, de pesto, epidemio, kaj mallsatego, de batalo kaj hommortigo, kaj de neantaŭvidita morto,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    De ĉia ŝtatdisigo, konnspiro sekreta kaj ribelo, de ĉia malvera doktrino, herezo, kaj skismo, de kormalmoleco kaj malestimo al viaj vorto kaj ordono,
    liberigu nin, bona Sijoro.
    Per la mistero de via sankta enkarniĝo, per via sankta naskiĝo kaj circumcido, per viaj bapto, fasto, kaj tento,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
   Per viaj agonio kaj sanggutforma svito, per viaj kruco kaj sufero, per viaj altvalora morto kaj enntombigo, per viaj gloraj releviĝo kaj ĉieliro, kaj per la alveno de la Sankta Spirito,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    En ĉiu tempo de nia mizero, en ĉiu tempo de nia bonstato, en la horo de morto kaj en la tago de juĝo,
    liberigu nin, bona Sinjoro.
    Ni pekuloj vin petegas nin aŭskulti, Sinjoro Dio, kaj ke al vi plaĉu ĝuste regi kaj konduki vian sanktan Eklezion universala :
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinoro.
    Ke al vi plaĉu gardi kaj fortigi en la vera adorado al vi, en justa kaj sankta vivvmaniero vian servanton, GEORGON, nian plej bonnvolan reĝon kaj reganton,
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke al vi plaĉu regi lian koron en fido, timo, kaj amo al vi, kaj ke li ĉiam konfidu al vi kaj konstante celu vian honoron kaj gloron,
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi esti lia defendanto kaj konservanto, donante al li, ke li venku ĉiun malamikon lian,
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi beni kaj konservi nian bonvolan Reĝinon Marion, Aleksandrinon la Reĝinpatrinon, Eduardon la Princon de Kimrujo, kaj la tutan reĝan familion,
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi lumigi ĉiun episkopon, presbiteron, kaj diakonon per vera scio kaj kompreno pri via vorto, kaj ke ili per sia predikado kaj vivmaniero ĝin taŭge prezentu kaj klarigu;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi plenigi la nobelojn de la Konsilantaro, kaj la tutan nobelaron, je graco, saĝeco, kaj komprenado;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi beni kaj konservi la leĝadministrantojn, donante al ili gracon por fari juĝon kaj subteni la veron;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi beni kaj konservi la tutan popolon vian;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi doni al ĉiu nacio unuecon, pacon, kaj konkordon ;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi doni al ni koron amantan kaj timantan vin, por ke ni zorge vivu laŭ viaj ordonoj;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi doni al via tuta popolo pli da graco, por ke ili humile aŭskultu vian vorton kaj ricevu ĝin korinkline kaj produktu la fruktojn de la Spirito;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi konduki en la vojon de la vero ĉiun eraranton kaj trompiton;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi fortikigi la starantojn, kaj konsoli kaj helpi la anime malfortajn, kaj levi la falintojn: kaj fine faligi Satanon sub niajn piedojn;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi subteni, helpi, kaj konsoli ĉiun, kiu estas en danĝero, neceso, kaj mizero;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi konservi ĉiun, kiu veturas sur Ia tero aŭ la maro, ĉiun akuŝantinon, ĉiun malsanulon, kaj ĉiun infanon, kaj kompati ĉiun malliberulon kaj militkaptiton;
    ni vin petegas n'in aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi provizi por la senpatraj infanoj kaj la vidvinoj, kaj por ĉiu, kiu estas forlasita kaj premata, kaj defendi ilin;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi kompati al ĉiuj homoj;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi pardoni niajn malamikojn, persekutantojn, kaj kalumniantojn, kaj konverti ilin;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi doni kaj konservi al ni la uzon de la laŭspecaj fruktoj de la tero, por ke ĝustatempe ni ĝuu ilin;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Ke plaĉu al vi doni al ni veran penton, pardoni al ni niajn pekojn, malzorgojn, kaj nescion, kaj nin plenigi per la graco de via Sankta Spirito, por ke ni reformu nian vivon laŭ via sankta Vorto;
    ni vin petegas nin aŭskulti, bona Sinjoro.
    Filo de Dio: nin aŭskulti, ni petegas vin.
    Filo de Dio: nin aŭskulti, ni petegas vin.
   Ŝafido de Dio: kiu forportas la pekon de la mondo;
   donu al ni vian pacon.
   Ŝafido de Dio: kiu forportas la pekon de la mondo,
    kompatu al ni.
    Kristo, aŭskultu nin.
        Kristo, aŭskultu nin.
    Sinjoro, kompatu nin.
    Sinjoro, kompatu nin.
    Kristo, kompatu nin.
    Kristo, kompatu nin.
    Sinjoro, kompatu nin.
    Sinjoro, kompatu, nin.
 

The Litany

¶ Tiam la presbitero, kaj la ĉeestantoj kune kun li, diru la Preĝon de la Sinjoro.

PATRO nia, kiu estas en la ĉielo: via nomo estu sanktigita: via regno venu: via volo estu farita, kiel en la ĉielo, tiel ankall sur la tero: nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ: kaj formetu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankall ni formetas al niaj ŝuldantoj: kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbona. Amen.

    Presbitero. Sinjoro, ne laŭ niaj pekoj agu kontraŭ ni.
    Respondo. Ne laŭ niaj krimoj repagu al ni.

Ni preĝu.

DIO, Patro de kompatoj, kiu ne malestimas la sopiron de penta koro, nek la deziron de la malĝojulo, kompateme helpu niajn preĝojn, kiujn ni faras antaŭ vi en ĉiuj niaj kontraŭaĵoj kaj mizeregoj, kiam ajn ili nin premas; kaj korfavore allskultu nin, por ke tiuj malbenoj. kiujn la trompo kaj ruzo de la diablo ali homo uzadas kontrall ni, estu nuligitaj, kaj per via boneca anta~ zorgo estu disiigitaj: por ke ni, viaj servantoj, difektite de neniaj persekutoj, konstante donu al vi dankojn en via sankta Eklezio pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro.

    Sinjoro, leviĝu, helpu, kaj liberigu nin pro via nomo.

DIO, ni aŭdis per niaj oreloj, kaj niaj patroj al ni rakontis la noblajn agojn, kiujn vi faris en iliaj tagoj kaj en la pratempo.
    Sinjoro, leviĝu, helpu, kaj liberigu nin pro via honoro.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    Respondo. kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

    De niaj malamikoj defendu nin, Kristo.
    Korfavore rigardu niajn afliktojn.
    Kompateme rigardu la dolorojn de niaj koroj.
    Kompateme formetu la pekojn de via popolo.
    Favore laŭ via kompato aŭskultu niajn preĝojn.
    Filo de David, kompatu al ni.
    Nun kaj ĉiam bonvolu nin aŭskulti, Kristo.
    Bonkore nin aŭskultu, Kristo, bonkore nin aŭskultu, Sinjoro Kristo.

    Presbitero. Sinjoro, montriĝu al ni via kompato,
    Respondo. tial, ke ni vin fidas.

Ni preĝu.

HUMILE ni petegas vin, Patro, kompate riigardi niajn malfortojn, kaj pro la gloro de via nomo turnu for de ni ĉiun malbonon, kiun ni plej juste meritas; kaj donu, ke en ĉiu mizero nia ni tutkore fidu kaj konfidu al via kompato, kaj konstante servu al vi per sankta kaj pura vivado al via honoro kaj gloro, pere de nia sola Perulo kaj Advokato, Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

Preĝo de Sta. Krisostom.

ĈIOPOV A Dio, kiu nin permesas nuntempe fari al vi niajn komunajn preĝojn unuanime, kaj promesas, ke, kiam du aŭ tri estas kunvenintaj en via nomo, vi plenumos iliajn petojn: plenumu nun la dezirojn kaj petojn de viaj servantoj, kiel estos plej oportune por ili, donante al ni en ĉi tiu mondaĝo la sciadon pri via vero, kaj en la estonta mondo vivon eternan. Amen.

2 Kor. 13.

LA graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj la amo de Dio, kaj la kuneco de la Sankta Spirito, estu kun ni ĉiuj por ĉiam. Amen.

Jen finiĝas la LITANIO.

 

 

Return to the 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

Web author: Charles Wohlers U. S. EnglandScotlandIrelandWalesCanadaWorld