The Book of Common Prayer
United States England Scotland Ireland Wales Canada World

    La Libro de Komuna Preĝo
The 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

 

LA ORDO DE

MATENA PREĜO,

ĈIUTAGE DUM LA JARO.


¶ Je la komenco de Matena Preĝo la pastro legu laŭtvoĉe unu aŭ pli el ĉi tiuj frazoj el la Skribo, kiuj sekvas. Poste li diru tion, kio estas skribita post tiuj frazoj.
 

 
 

KIAM la malpiulo sin turnas for de siaj malbonfaritaĵoj, kaj agos laŭleĝe kaj juste, li konservos la animon. — Ezek. 18.27.
    Miajn kulpojn mi konscias kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi. — Ps. 51. 3.
    Kaŝu vian vizaĝon de miaj pekoj, kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. — Ps. 51. 9.
    Oferdono al Dio estas spirito suferanta: koron suferantan kaj humilan vi, Dio, ne malŝatas. — Ps. 51. 17.
    Vian koron kaj ne viajn vestojn disŝiru, kaj turnu vin al la Eternulo, via Dio: ĉar li estas favorkora kaj kompatema, longetolerema kaj tre bona, kaj pentanta pri la malbono. — Joel 2. 13.
    Al la Sinjoro, nia Dio, apartenas kompatoj kaj pardonoj, kvankam ni ribelis kontraŭ li: nek obeis ni la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ke ni sekvu lian instruon, kiun li donis al ni. — Dan. 9. 9, 10.
    Eternulo, punu min, sed justece; ne en via kolero, por ke vi ne neniigu min. — Jer. 10. 24; Ps. 6. 1.
    Pentu, ĉar alproksimiĝas la regno de la ĉielo. — Sta. Mat. 3. 2.
    Mi leviĝos kaj iros al mia patro, kaj diros al li : Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne indas esti nomata via filo. — Sta. Luko 15. 18, 19.
    Ne eniru en juĝon kun via sklavo, ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ vi. — Ps. 143. 2.
    Se ni diras: ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni : sed, se ni konfesas niajn pekojn, li estas fidela kaj justa por pardoni al ni la pekojn, kaj nin purigi de ĉia maljusteco. — 1 Epis. de Sta. Joh. 1. 8, 9.
 

 
 

KORE amataj gefratoj, en diversaj lokoj la Skribo nin instigas konscii kaj konfesi niajn multspecajn pekojn kaj malbonecon, kaj ne prihipokriti kaj kaŝi ilin antaŭ la ĉiopova Dio, nia ĉiela Patro; sed, ke ni ilin konfesu el koro humila, modesta, penta, kaj obeema; por ke ni ricevu pardonon pri ili laŭ lia senlima boneco kaj kompato. Plie, kvankam ni ĉiam devas humile konfesi niajn pekojn antaŭ Dio, tamen ni devas tion fari precipe, kiam ni kolektiĝas kaj kunvenas por lin danki pro la grandaj bonfaroj, kiujn ni ricevis el liaj manoj, por inde lin laŭdi, por aŭdi liansanktan vorton, kaj por peti ĉion, kio estas bezona kaj necesa ne nur por la korpo sed ankaŭ por la animo. Pro tio mi petas kaj petegas, ke vi, apudstarantaj, akompanu min kun pura koro kaj humila voĉo al la trono de la ĉiela graco, dirante. post mi :

Komuna konfeso

Kiun devas ripeti la tuta kunvenintaro post la pastro, dum ĉiuj genuas.

ĈIOPOVA kaj plej kompatema Patro, ni eraris kaj vagis for de viaj vojoj kiel perditaj ŝafoj. Ni sekvis tro multe la elpensojn kaj dezirojn de niaj propraj koroj. Ni pekis kontraŭ viaj sanktaj leĝoj. Ni lasis nefarita tion, kion ni devas fari; kaj ni faris tion, kion ni devas ne fari; kaj en ni ne estas sano. Tamen vi, Sinjoro, kompatu nin, kompatindajn pekulojn. Indulgu tiujn, Dio, kiuj konfesas siajn kulpojn. Remetu en vian favoron la pentintojn,laŭ viaj promesoj anoncitaj al la homaro en Kristo Jesuo nia Sinjoro; kaj donu, plej kompatema Patro, pro li, ke ni de nun pasigu la vivon pie, juste kaj serioze, al la gloro de via sankta nomo. Amen.

La absolvon, aŭ formeton de pekoj,

Anoncu sola la presbitero stararde, dum ĉiuj ankoraŭ genuas.

ĈIOPOVA Dio, la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu ne volas la morton de pekulo, sed. volas prefere, ke li sin turnu for de sia, malvirteco kaj vivu; kaj donis aŭtoritaton kaj ordonon al siaj presbiteroj deklari kaj anonci al lia popolo, se ĝi pentos, la absolvon kaj formeton de iliaj pekoj: li pardonas kaj absolvas ĉiun, kiu vere pentas kaj sincere kredas lian sankktan evangelion. Tial ni petegu lin, ke li donu al ni veran penton kaj sian Sanktan Spiriton, por ke tio, kion ni nun faras, plaĉu al li, kaj la resto de nia vivo de nun estu pura kaj sankta: tiel ke ni fine atingu lian eternan ĝojon pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro.
 

 
 

¶ Oni respondu ĉi tie, kaj en la fino de ĉiu alia preĝo, Amen.

¶ Tiam la pastro genuu kaj diru laŭtvoĉe la preĝon de la Sinjoro, dum oni ankoraŭ genuas kaj ripetas ĝin post li, ĉi tie kaj kie ajn ĝi estos uzakt en la Diservo.

PATRO nia, kiu estas en la ĉielo: via nomo estu sanktigita: via regno venu: via volo estu farita, kiel en la ĉielo, tiel ankaii sur la tero: nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ: kaj formetu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni formetas al niaj ŝuldantoj: kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbona: ĉar viaj estas la regado, la potenco, kaj la gloro, eterne. Amen.

¶ Tiam sammaniere li diru,

    Sinjoro, malfermu niajn lipojn.
    Respondo. Kaj nia buŝo deklaros vian laŭdon.
    Presbitero. Dio, rapidu nm sa vi.
    Respondo. Sinjoro, ne prokrastu nin helpi.

¶ Ĉi tie ĉiuj stariĝu, kaj la presbitero diru,

    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    Respondo. kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
    Presbitero. Laŭdu la Sinjoron.
    Respondo. La nomo de la Sinjoro estu laŭdata.

¶ Tiam oni diru aŭ kantu jenan psalmon : sed ne en Pasko, por kiu alia antemo estas ordonita : kaj je la dekna ŭa tago ĉiumonate ĝi ne devas esti legata ĉi tie, sed en la kutima vico de la psalmoj.

VENITE, EXULTEMUS DOMINO.

Psalmo 95.

VENU, ni kantos al Dio, ni ĝoje krios al la rifuĝejo de nia helpo.
    Ni venu antall lian vizaĝon kun glorado, per psalmoj ni ĝoje krios al li.
   Ĉar granda Dio estas la Eternulo kaj granda reĝo super ĉiuj dioj,
    kiu havas en sia mano la profundaĵojn de la tero, kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
    al kiu apartenas la maro, kaj li ĝin faris, kaj la sekteron liaj manoj kreis.
    Venu, ni kliniĝos, ni ĵetos nin teren, ni genuos antaŭ Dio, nia kreinto.
    Ĉar li estas nia Dio kaj ni estas la popolo de lia paŝtejo kaj la ŝafoj de lia mano,
    nun, se vi aŭskultas lian voĉon. Ne obstinigu vian koron, kiel en Meribo, kiel en la tago de tento en la dezerto,
    kiam viaj patroj min tentis, esploris kaj vidis mian faron.
    Kvardek jarojn mi indignis kontraŭ tiu generacio, kaj mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, kaj ili ne volas koni miajn vojojn,
    tial mi ĵuris en mia kollero, ke ili ne venos en mian ripozejon.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta ;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

¶ Tiam sekvu la psalmoj en la ordo, kiel estas difinite. Ĉiufoje dum la jaro je la fino de psalmo, kaj same jela :fino de Benedicite, Benedictus, Magnificat, kaj Nunc Dimittis, estu ripetata jene :

    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    Respondo. kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
 

 
 

¶ Tiam estu legata laŭtvoĉe la unua legaĵo elĉerpita el la Malnova Testamento, kiel estas difinite en la Kalendaro; sed ne kiam estas propraj prelegoj difinitaj al tiu tago: la leganto liel staru, kiel li povas plej bone esti aŭdata de ĉiu ĉeestanto. Poste oni diru aŭ kantu en la komuna lingvo la himnon nomatan Te Deum laudamus, ĉiutage tra la jaro.

¶ Notu, ke antaŭ ĉiu legaĵo la leganto diru: Ĉi tie komenciĝas tia ĉapitro, aŭ tia paragrafero el tia ĉapitro, el tia libro; ankaŭ post ĉiu legaĵo: Ci tie finiĝas la unua, aŭ la dua, legaĵo.

TE DEUM LAUDAMUS.

NI laŭdas vin Dion; ni konfesas vin la Sinjoro.
   Vin la eternan Patron: la tuta tero adoras.
    Al vi ĉiuj anĝeloj: la ĉieloj kaj ĉiuj potencoj tieaj.
    Al vi keruboj kaj serafoj: senĉese krias:
    Sankta, Sankta, Sankta: Dio Cebaot;
   Ĉielo kaj tero estas plennaj je la majesto de via gloro.
    La glora noro de la apostoloj : laŭdas vin.
    La laŭdinda anaro de la profetoj: laŭdas vin.
    La blankevestita armeo de la martiroj: laŭdas vin.
    La sankta eklezio tra la tuta mondo: konfesas vin;
    la Patron: senliman je majesto;
    vian adorindan, veran; kaj solan Filon;
    ankaŭ la Sanktan Spiriiton: la Parakliton.
    Vi estas la Reĝo de gloro : Kristo.
    Vi estas la eterna Filo: de la Patro.
    Vi, homiĝante por liberigi la homaron: ne malestimis la virgulinan uteron.
    Vi, venkinte la pikilon de la morto: malfermis la Regnon de la Ĉielo al ĉiuj kredantoj.
    Vi sidas dekstre de Dio: en la gloro de la Patro.
    Ni kredas, ke vi venos: por esti nia juĝanto.
    Vin do ni petas, helpu viajn servantojn: kiujn vi elaĉetis per via altvalora sango.
    Igu ilin ennombriĝi en vian sankt ularon; en gloro eterna.
    Sinjoro, savu vian popolon: kaj benu vian heredaĵon.
    Regu ilin: kaj levu ilin ĝis la eterneco.
    Tagon post tago: ni benas vin;
    kaj ni laŭdas vian nomon: je la eterneco.
    Bonvolu, Sinjoro: konservi nin hodiaŭ sen peko.
    Kompatu nin, Sinjoro: kompatu nin.
    Estusurni via kompateco: kiel nia konfido estas en vi.
    En vi, Sinjoro, mi konfidas: ne lasu min por ĉiam esti konsternita.

¶ Aŭ ĉi tiun himnon.
 

 
 

BENEDICITE, OMNIA OPERA.

BENU, ĉiuj faritaĵoj de la Sinjoro, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, anĝeloj de la Sinjoro, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ĉieloj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, akvoj, kiuj estas super la firmaĵo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ĉiuj aŭtoritatoj de la Sinjoro, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, suno kaj luno, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, steloj ĉielaj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ekpluvoj kaj roso, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ventoj de Dio, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, fajro kaj varmego, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, vintro kaj somero, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, rosoj kaj frostoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, frosto ka] malvarmo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, glacio kaj neĝo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, noktoj kaj tagoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, lumo kaj mallumo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, fulmoj kaj nuboj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, tero, la Sinjoron: vere, lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, montoj kaj montetoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ĉiuj vegetaĵoj sur la tero, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, fontoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, maroj kaj fluantaj akvoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, balenoj kaj ĉiu vivaĵo trairanta la akvojn, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ĉiuj birdoj de la ĉielo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, ĉiuj bestoj kaj brutoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, homidoj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, Izrael, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, oferistoj de la Eternulo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, servantoj de la Eternulo, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, spiritoj kaj animoj de la justuloj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, vi, homoj sanktaj kaj korhumilaj, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Benu, Ananiah, Azariah, kaj Misael, la Sinjoron: lin laŭdu kaj gloru eterne.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

¶ Tiam estu legata sammaniere la dua legaĵo elĉerpita el la Nova Testamento. Poste jena himno sekvu, sed ne se okazos, ke ĝi estos legata en la taga ropilro, aŭ por la evangelio je la tago de Sta. Johano la Baptisto.
 

 
 

BENEDICTUS.
Sta. Luko 1. 68.

BENATA estu la Sinjoro, la Dio de Izrael: ĉar li vizitis sian popolon kaj faris por ili elaĉeton;
    kaj levis kornon de savo por ni: en la domo de sia servanto David:
    kiel li parolis per la buŝo de siaj sanktaj profetoj: de la komenco de la mondo;
    savadon el niaj malamiikoj: kaj el la manoj de ĉiuj malamantaj nin;
    por montri sian bonecon ĉe niaj patroj:, kaj por memori sian sanktan interligon;
    la ĵuron, kiun li ĵuris al Abraham nia patro: ke li donacos al ni,
    ke, liberigite el mano de niaj malamikoj: ni servu lin sentime;
    en sankteco kaj justeco antaŭ li: ĉiujn niajn tagojn.
    Kaj vi, infano, estos noomata profeto de la Plejalltulo: ĉar vi antaŭiros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro por pretigi liajn vojojn;
    por doni scion de savado al lia popolo: en la pardono de iliaj pekoj,
    pro la kompata koro de nia Dio: per kiu la sunleviĝo de supre vizitis nin;
    por lumi sur tiujn, kiuj sidas en la mallumo kaj en la ombro de morto: por gvidi niajn piedojn en la vojon de la paco.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

¶ Aŭ ĉi tiun psalmon.

JUBILATE DEO.
Psalmo 100.

ĜOJE kriu al Dio la tuta tero: servu al Dio kun ĝojo, venu antaŭ lian vizaĝon kun kanto.
    Sciu, ke la Eternulo estas Dio: li nin kreis, kaj al li ni apartenas, lia popolo kaj ŝafoj de lia paŝtejo.
    Eniru en liajn pordegojn kun glorado, en liajn kortojn kun laŭdado: gloru lin, benu lian nomon.
   Ĉar Dio estas bona, lia favorkoreco estas eterna: kaj de generacio al generacio daŭras lia fideleco.
    Gloro al la Patro, kaj alIa Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
 

 

¶ Tiam estu kantata aŭ dirata de la presbitero kaj la ĉeestantoj starantaj la Apostola Kredaĵo : krom tiujn tagojn kiam estas ordonite, ke la kredaĵo de Sankta Atanasio estu legata.

MI kredas je Dio la Patro ĉiopova, la kreinto de la ĉielo kaj la tero:
    Kaj je Jesuo Kristo, lia sola Filo, nia Sinjoro: kiu estis embriigita pere de la Sankta Spirito: naskita de la Virgulino Mario: suferis sub Pontio Pilato: estis krucumita, mortis, estis entombigita : malsupreniris en inferon: la trian tagon li releviĝis el la mortintoj : li supreniris en la ĉielon, kaj sidas dekstre de Dio la Patro bopova : de tie li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
    Mi kredas je la Sankta Spirito: la sankta eklezio katolika: la komunumo de la sanktuloj : la pardono de pekoj: la relevi go de la karpo: kaj la vivo eterna. Amen.

¶ Post tio, ĉi tiuj preĝoj sekvu, dum ĉiuj pie genuas: la pastro antaŭe eldiru laŭtvoĉe:

    La Sinjoro estu kun vi.
    Respondo. Kaj kun via spirito.
    Pastro. Ni preĝu.
    Sinjoro, kompatu nin.
    Cristo, kompatu nin.
    Sinjoro, kompatu nin.

¶ Tiam la pastro, klerikoj, kaj la aliaj diru laŭtvoĉe, la preĝon de la Sinjoro.

PATRO nia, kiu estas en la ĉielo: vianomo estu sanktigita: via regno venu: via volo estu farita, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero: nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ: kaj formetu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni formetas al niaj ŝuldantoj: kaj ne konnduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbona. Amen.

¶ Tiam la presbitero, stariĝinte, diru:

    Sinjoro, montru al ni vian kompaton:
    Respondo. kaj donacu al ni vian savon.
    Presbitero. Sinjoro, gardu la reĝon:
    Respondo. kaj kompate aŭdu, kiam ni preĝas al vi.
    Presbitero. Vestu viajn presbiterojn per justeco:
    Respondo. kaj ĝojigu vian elektitojn.
    Presbitero. Sinjoro, garrdu vian popolon:
    Respondo. kaj benu vian heredaĵon.
    Presbitero. Donu pacon en nia tempo, Sinjoro:
    Respondo. ĉar neniu alia batalas pro ni, krom vi sola, Dio.
    Presbitero. Dio, purigu en ni niajn korojn:
    Respondo. kaj ne forprenu de ni vian Sanktan Spiriton.

¶ Tiam sekvu tri resumpreĝoj: la unua de la tago, kiu estos tiu sama, kiu estas difinitet por la Komunio: la dua por la paco: la tria por la graco por vi vi bone. Plie, la du lastaj resumpreĝoj neniam estu ŝanĝitaj, sed estu dirataj en Matena Preĝo ĉiutage tra la tuta jaro, kiel sekvas: ĉiuj genuu.

 
 

La dua resumpreĝo por la paco.

DIO, kiu estas la Estiginto de la paco, kaj la amanto de la konkordo, kiun koni estas nia eterna vivo, kiun servadi estas perfekta libereco: defendu nin viajn humilajn servantojn kontraŭ ĉiuj atakoj de niaj malamikoj : por ke ni, certe fidante vian defendon, ne timu la forton de niaj kontraŭbatalantoj, pere de la potenco de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

La tria resumpreĝo por la graco.

SINJORO,nia ĉiela Patro, Dio ĉiopova kaj eterna, kiu konservis nin ĝis la komenco de ĉi tiu tago: protektu nin ĉi tiun tagon per via forta potenco; kaj donu, ke hodiaŭ ni nek falu en ian pekon, nek kuru en ian danĝeron: sed ke ĉiuj niaj faroj estu ordonataj per via gvido, por ke ni faru tion, kio estas justa antaŭ vi: pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

¶ En ĥorejoj kaj lokoj, kie oni kantas, nun sekvu la antemo.

¶ Tiam jenaj kvin preĝoj sekvanntaj estu legataj ĉi tie, sed ne kiam la Litanio estos legata, kaj tiam nur la lasta duo estu legata, kiel ili havas lokon malsupre.
 

 
 

Preĝo por lia reĝa moŝto.

SINJORO, nia ĉiela Patro, alta kaj potenca, Reĝo super reĝoj, Sinjoro super sinjoroj, la sola Reganto de princoj, kiu de via trono rigardas ĉiujn loĝantojn sur la tero: tre kore ni petegas vin laŭ via favoro rigardi nian plej bonvolan regnestran sinnjoron, la reĝon GEORGON; kaj tiamaniere lin replenigu je la graco de via Sankta Spirito, por ke li ĉiam sin klinu al via volo, kaj iru en viaj vojoj: plenigu lin abundeje viaj ĉielaj donacoj: donu al li vivdaŭron en sano kaj prospero: fortigu lin, por ke li venku ĉiun malamikon sian, kaj fine post ĉi tiu vivo li atingu eternan ĝojon kaj feliĉecon pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

Preĝo por la reĝa familio.

ĈIOPOVA Dio, la Fonto de ĉia boneco, ni humile vin petegas beni nian bonvolan reĝinon Marion, Aleksandrinon la reĝan patrinon, Eduardon la princon de Kimrujo, kaj la tutan reĝan familion : plenigu ilin je via Sankta Spirito: riĉigu ilin je via ĉiela graco: prosperigu ilin donante al ili ĉian feliĉigaĵon: kaj konduku ilin al via eterna regno: pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

Preĝo por la pastraro kaj la laikaro.

ĈIOPOVA kaj eterna Dio, kiu sola faras grandajn miraklojn, sendu sur niajn episkopojn kaj paroliestrojn, kaj sur ĉiujn kristanarojn alkenfiditajn al ilia zorgado, la sanigan Spiriton de via graco: Plie, per ke ili vere plaĉu al vi, elverŝu sur ilin la roson de via daŭra beno: donu tion, Sinjoro, je la honoro de nia Advokato kaj Perulo, Jesuo Kristo. Amen.

Preĝo de Sta. Krisostom.

ĈIOPOVA Dio, kiu nin permesas nuntempe fari al vi niajn komunajn preĝojn unuanime, kaj promesas, ke kiam du aŭ tri estas kunvenintaj en via nomo, vi plenumos iliajn petojn: plenumu nun la dezirojn kaj petojn de viaj servantoj, kiel estos plej oportune por ili, donante al ni en ĉi tiu mondaĝo la sciadon pri via vero, kaj en la estonta mondo vivon eternan. Amen.

2 Kor. 13.

LA graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj la amo de Dio, kaj la kuneco de la Sankta Spirito, estu kun ni ĉiuj por ĉiam. Amen.

Jen finiĝas la ordo por Matena Preĝo ĉiufoje dum la jaro.

 
 

 

Return to the 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

Web author: Charles Wohlers U. S. EnglandScotlandIrelandWalesCanadaWorld