The Book of Common Prayer
United States England Scotland Ireland Wales Canada World

    La Libro de Komuna Preĝo
The 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

 

LA ORDO DE

VESPERA PREĜO,

ĈIUTAGE DUM LA JARO.


¶ Je la komenco de Vespera Preĝo la pastro legu laŭtvoĉe unu aŭ pli el ĉi tiuj frazoj el la Skribo, kiuj sekvas. Poste li diru tion, kio estas skribita post tiuj frazoj.

KIAM la malpiulo sin turnas for de siaj malbonfaritaĵoj, kaj agos laŭleĝe kaj juste, li konservos la animon. — Ezek. 18.27.
    Miajn kulpojn mi konnscias kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi. — Ps. 51. 3.
    Kaŝu vian vizaĝon de miaj pekoj kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. — Ps. 51. 9.
    Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta: koron suferantan kaj humilan vi, Dio, ne malŝatas. — Ps. 51. 17.
    Vian koron kaj ne viajn vestojn disŝiru, kaj turnu vin alIa Eternulo, via Dio: ĉar li estas favorkora kaj kompatema, longetolerema kaj tre bona, kaj pentanta pri la malbono. — Joel 2. 13.
    Al la Sinjoro, nia Dio, apartenas kompatoj kaj pardonoj, kvankam ni ri belis kontraŭ li: nek obeis ni la voĉon de la Eternulo, nia Dio, ke ni sekvu lian innstruon, kiun li donis al ni. — Dan. 9. 9, 10.
    Eternulo, punu min, sed justece; ne en via kolero, por ke vi ne neniigu min. — Jer. 10. 24; Ps. 6. 1.
    Pentu, ĉar alproksimiĝas la regno de la ĉielo. — Sta. Mat. 3. 2.
    Mi leviĝos kaj iros al mia patro kaj diros al li : Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne indas esti nomata via filo. — Sta. Luko 15. 18, 19.
    Ne eniru en juĝon kun via skIa vo, ĉar nenio vivanta povos praviĝi antaŭ vi. — Ps. 143. 2.
    Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni: sed, se ni konfesas niajn pekojn, li estas fidela kaj justa por pardoni al ni la pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco. — 1 Epis. de Sta. Joh. 1. 8, 9.
 

Evening Prayer

KORE amataj gefratoj, en diversaj lokoj la Skribo nin instigas konscii kaj konfesi niajn multspecajn pekojn kaj mallbonecon, kaj ne prihipokriti kaj ka~i ilin antaŭ la ĉiopova Dio, nia ĉiela Patro; sed, ke ni ilin konfesu el koro humila, modesta, penta, kaj obeema; por ke ni ricevu pardonon pri ili laŭ lia senlima boneco kaj kompato. Plie, kvankam ni ĉiam devas humile konfesi niajn pekojn antaŭ Dio, tamen ni devas tion fari precipe, kiam ni kolektiĝas kaj kunvenas por lin danki pro la grandaj bonnfaroj, kiujn ni ricevis el liaj manoj, por inde lin laŭdi, por aŭdi lian sanktan vorton, kaj por peti ĉion, kio estas bezona kaj necesa ne nur por la korpo sed ankaŭ por la animo. Pro tio mi petas kaj petegas, ke vi, apudstarantaj, akompanu min kun pura koro kaj humila voĉo al la trono de la ĉiela graco, dirante post mi :

Komuna konfeso

Ordonita esti dirata de la tuta lcunvenintaro post la pastro, dum ĉiuj genuas.

ĈIOPOVA kaj plej kompatema Patro, ni eraris kaj vagis for de viaj vojoj, kiel perditaj ŝafoj. Ni sekvis tro multe la elpennsojn kaj dezirojn de niaj propraj koroj. Ni pekis kontraŭ viaj sanktaj leĝoj. Ni lasis nefarita tion, kion ni devas fari; kaj ni faris tion, kion ni devas ne fari; kaj en ni ne estas sano. Tamen vi, Sinjoro, kompatu nin, kompatindajn pekulojn. Indulgu tiujn, Dio, kiuj konfesas siajn kulpojn. Reemetu en vian favoron la pentintojn, laŭ viaj promeesoj anoncitaj al la homaro en Kristo Jesuo nia Sinj oro ; kaj donu, plej kompatema Patro, pro li, ke ni de nun pasigu la vivon pie, juste kaj serioze, al la gloro de via sankta nomo. Amen.

La absolvon, aŭ formeton de pekoj,

Anoncu sola la presbitero starrante dum ĉiuj ankoraŭ gemuas.

ĈIOPOV A Dio, la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu ne volas la morrton de pekulo, sed volas prefere, ke li sin turnu for de sia malvirteco kaj vivu; kaj donis aŭtoritaton kaj ordonon al siaj presbiteroj deklari kaj anonci al lia popolo, se ĝi pentos, la absolvon kaj formeton de iliaj pekoj: li pardonas kaj absolvas ĉiun, kiu vere pentas kaj sincere kredas lian sanktan evangelion. Tial ni petegu lin, ke li donu al ni veran penton kaj sian Sanktan Spiriton, por ke tio, kion ni nun faras, plaĉu al li, kaj la resto de nia vivo de nun estu pura kaj sankta: tiel ke ni fine atingu lian eternan ĝojon pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.
 

 

¶ Tiam la pastro genu1i, kaj diru la preĝon de la Sinjoro: la ĉeestantoj, ankaŭ genuante, ripetu ĝin kun li.

PATRO nia, kiu estas en la ĉielo: via nomo estu sanktigita: via regno venu: via volo estu farita, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero: nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ: kaj formetu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni formetas al niaj ŝuldanntoj: kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbona: ĉar viaj estas la regado, la potenco, kaj la gloro, eterne. Amen.

¶ Tiam same li diru,

    Sinjoro, malfermu niajn lipojn.
    Respondo. Kaj nia buŝo deklaros vian laŭdon.
    Presbitero. Dio, rapidu min savi.
    Respondo. Sinjoro,neprokrastu nin helpi.

¶ Ĉi tie ĉiuj striĝu, kaj la presbitero diru,

    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta ;
    Respondo. kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
    Presbitero. Laŭdu la Sinjoron.
    Respondo. La nomo de la Sinjoro estu laŭdata.

¶ Tiam oni dira aŭ kantu la psalmojn en la ordo, kiel estas di finite. Tiam sekvas legaĵo dia Malnova Testamento, kiel estas difinite; kaj poste Magnificat (aŭ la kanto de la benata Virgulino Maria) en la komuna lingvo, jene:

MAGNIFICAT.
Sta. Luko l.

MIA animo altigas la Sinnjoron: kaj mia spirito ĝojis en Dio mia Savanto,
    ĉar li rigardis: la hummilecon de sia servistino.
    Ĉar, jen, de nun: ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
    Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn: kaj sankta estas lia nomo;
    kaj lia boneco estas por ĉiuj generacioj: sur la timantaj lin.
    Li montris forton per sia brako: li dispelis fierulojn en la penso deilia koro.
    Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj: kaj altigis humilulojn.
    Malsatulojn li plenigis je bonaĵo: kaj riĉulojn li forsendis malplenaj.
    Li helpis Izraelon sian servanton, memorante kompatecon: kiel li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
 

 

¶ Aŭ ĉi tiun psalmon; sed ne en la deknaŭa de la monato, kiam oni legas ĝin en la ordinara vico de la psalmoj.

CANTATE DOMINO.
Psalmo 98.

KANTU al Dio novan kanton: ĉar miraklojn li faris.
   Helpis lin lia dekstremano: kaj lia sankta brako.
    Dio aperigis sian helpon: antaŭ la okuloj de la popoloj li malkaŝis sian justecon.
    Li memoras sian bonecon kaj fidelecon al la domo de Izraelo: Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
    Ĝoje kriu al Dio la tuta tero: kantu, gloru kaj muziku.
    Muziku al Dio per harpo: per harpo kaj per sonoj de psalmo.
    Per trumpetoj kaj per sono de korno: ĝoje kriu antaŭ la reĝo Dio.
    Bruu la maro kaj ĉio, kio ĝin plenigas: la mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
    La riveroj plaŭdu per la manoj, la montoj ĉiuj kantu antaŭ Dio: ĉar li venas, por juĝi la teron.
    Li juĝos la Inondon kun justeco: kaj la popolojn kun vereco.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komellco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

¶ Tiam legaĵon el la Nova Testamento, kiel estas dijinite. Poste Nunc Dimittis (aŭ la kanton de Simeon) en la komuna lingvo, jene:

NUNC DIMITTIS.
Sta. Luko 2. 29.

NUN, ho Sinjoro, vi ellasas VIan servanton: laŭ via vorto, en paco.
    Ĉar miaj okuloj vidis: vian savon,
    kiun vi preparis: antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj:
    lumon por malkaŝo alIa gentoj: kaj gloron de via popolo Izrael.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

¶ Aŭ ĉi tiun psalmon: sed ne en la dekdua de la monato.

DEUS MISEREATUR.
Psalmo 67.

DIO nin korfavoru kaj benu: li aperigu al ni sian luman vizaĝon.
   Oni ekkonu sur la tero vian vojon: en ĉiuj popoloj VIan savon.
    Dankos vin popoloj, ho Dio: dankos vin ĉiuj popoloj.
   Ĝojos kaj kantos gentoj: ĉar vi juĝas popolojn juste kaj gentojn sur la tero vi regas.
    Dankos vin popoloj, ho Dio: dankos vin ĉiuj popoloj.
    La tero donis sian frukton: benu nin Dio, nia Dio.
    Benu nin Dio: kaj respektu lin ĉiuj limoj de la tero.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta;
    kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.
 

 

¶ Tiam estu dirata aŭ kantata la Apostola Kredaĵo de la pastro, kaj ĉiuj aliaj, starantaj.

MI kredas je Dio la Patro ĉiopova, la kreinto de la ĉielo kaj de la tero:
    Kaj je Jesuo Kristo, lia sola Filo, nia Sinjoro: kiu estis embriigita pere de la Sankta Spirito: naskita de la Virgulino Mario: suferis sub Pontio Pilato: estis krucumita, mortis, estis entombigita: malsupreniris en inferon: la trian tagon li releviĝis el la mortintoj: li supreniris en la ĉielon, kaj sidas dekstre de Dio la Patro ĉiopova: de tie li revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn.
    Mi kredas je la Sankta Spirito: la sankta eklezio katolika: la komunumo de la sanktuloj: la pardono de pekoj: la relevigo de la korpo: kaj la vivo eterna. Amen.

¶ Post tio, ĉi tiuj preĝoj sekvu, dum ĉiuj pie genuas; la pastro antaŭe eldiru laŭtvoĉe:

    La Sinjoro estu kun vi.
    Respondo. Kaj kun via spirito.
    Pastro. Ni preĝu. Sinjoro, kompatu nin.
    Kristo, kompatu nin.
    Sinjoro, kompatu nin.

¶ Tiam la pastro, klerikoj kaj popolo dim laŭtvoĉe la preĝon de la Sinjoro.

PATRO nia, kiu estas en la ĉielo: via nomo estu sanktigita: via regno venu: via volo estu farita, kiel en la ĉielo, tiel anka~ sur la tero: nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ, kaj formetu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni formetas al niaj ŝuldantoj: kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbona. Amen.

¶ Tiam la presbitero, stariĝinte, diru,

    Sinjoro, montru al ni vian kompaton:
    Respondo. kaj donacu al ni vian sa von.
    Presbitero. Sinjoro, gardu la reĝon:
    Respondo. kaj kompate aŭdu, kiam ni preĝas al vi.
    Presbitero. Vestu viajn presbiterojn per justeco:
    Respondo. kaj ĝojigu vian elektitojn.
    Presbitero. Sinjoro, gardu vian popolon:
    Respondo. kaj benu vian heredaĵon.
    Presbitero. Donu pacon en nia tempo, Sinjoro:
    Respondo. ĉar neniu alia batalas pro ni, krom vi sola, Dio.
    Presbitero. Dio, purigu en ni niajn korojn:
    Respondo. kaj ne forprenu de ni vian Sanktan Spiriton.

¶ Tiam sekvu tri resumpreĵoj: la unua de la tago, la dua por la paco, la tria por helpo kontraŭ ĉiaj danĝeroj, kiel ĉi tie sekvas. La lasta duo da resumpreĝoj estu ĉiutage dirata ĉe Vespera Preĝo sen sanĝo.
 

 

La dua resumpreĝo ĉe Vespera Preĝo.

DIO, de kiu devenas ĉiu sankta deziro, ĉiu bona konsilo, kaj ĉiu agado justa; donu al viaj servantoj tiun pacon, kiun la mondo ne povas doni; por ke ni tutkore celu viajn ordonojn obei, kaj por ke ni, de vi defendate kontraŭ timo antaŭ niaj malamikoj, travivu nian tempon kviete kaj trankvile; per la meritoj de Jesuo Kristo nia Savanto. Amen.

La tria resumpreĝo, por helpo kontraŭ ĉiaj danĝeroj.

LUMU, ni petegas vin, Sinjoro, en nian mallumon; kaj laŭ via granda kompato defendu nin kontraŭ ĉiu insido kaj danĝero de la nokto venonta; pro la amo de via sola filo, nia Savanto, Jesuo Kristo. Amen.

¶ En ĥorejoj kaj lokoj, kie oni kantas, nun sekvu la antemo.

Preĝo por lia reĝa moŝto.

SINJORO,nia ĉiela Patro, alta kaj potenca, Reĝo super reĝoj, Sinjoro super sinjoroj, la sola Reganto de princoj, kiu de via trono rigardas ĉiujn loĝantojn sur la tero: tre kore ni petegas vin laŭ via favoro rigardi nian plej bonvolan regnestran sinjoron, la reĝon GEORGON; kaj tiamaniere lin replenigu je la graco de via Sankta Spirito, por ke li ĉiam sin klinu al via volo, kaj iru en viaj vojoj: plenigu lin abunde je viaj ĉielaj donacoj: donu al li vivdaŭron en sano kaj prospero: fortigu lin, por ke li venku ĉiun malamikon sian, kaj fine post ĉi tiu vivo li atingu eternan ĝojon kaj feliĉecon pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

Preĝo por la reĝa familio.

ĈIOPOVA Dio, la Fonto de ĉia boneco, ni humile vin petegas beni nian bonvolan reĝinon Marion, Aleksandrinon la reĝan patrinon, Eduardon la prinncon de Kimrujo, kaj la tutan reĝan familion: plenigu ilin je via Sankta Spirito: riĉigu ilin je via ĉiela graco: prosperigu ilin donante al ili ĉian feliĉigaĵon: kaj konduku ilin al via eterna regno: pere de Jesuo Kristo nia Sinjoro. Amen.

Preĝo por la pastraro kaj la laikaro.

ĈIOPOVA kaj eterna. Dio, kiu sola faras grandajn miraklojn, sendu sur niajn episkopojn kaj paroĥestrojn, kaj sur ĉiujn kristanarojn alkonfiditajn al ilia zorgado, la sanigan Spiriton de via graco: Plie, por ke ili vere plaĉu al vi, elverŝu sur ilin la roson de via dailra beno: donu tion, Sinjoro, je la honoro de nia Advokato kaj Perulo, Jesuo Kristo. Amen.

Preĝo de Sta. Krisostom.

ĈIOPOV A Dio, kiu nin permesas nuntempe fari al vi niajn komunajn preĝojn unuanime, kaj proomesas, ke kiam du aŭ tri estas kunvenintaj en via nomo, vi plenumos iliajn petojn: plenumu nun la dezirojn kaj petojn de viaj servantoj, kiel estos plej oportune por ili, donante al ni en ĉi tiu mondaĝo la sciadon pri via vero, kaj en la estonta mondo vivon eternan. Amen.

2 Kor. 13.

LA graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj la amo de Dio, kaj la kuneco de la Sankta Spirito, estu kun ni ĉiuj por ĉiam. Amen.

Jen finiĝas la ordo por Vespera Preĝo ĉiufoje tra la jaro.


 


 

CE MATENA PREĜO.

¶ Je tiuj ĉi festtagoj :—Kristnasko, Epifanio, Sankta Matias, Pasko, Ĉieliro, Pentekosto, Sankta Johano la Baptisto, Sankta Jakobo, Sankta Bartolomeo, Sankta Mateo, Sankta Simon kaj Sankta Judas, Sankta Andreo, kaj je la Triunua Dimanĉo estu kantata aŭ dirata je la Maten Preĝo anstataŭ la Kredaĵo de la Apostoloj, ĉi tiu konfesaĵo de nia Kristana Kredo, kutime nomata la Kredaĵo de Sankta Atanasio, de la Pastro kaj la ĉeestantoj, kiuj dume staru.

QUICUNQUE VULT.

KIU ajn volas esti savata: antaŭ ĉio estas necese, ke li tenu la katolikan Kredon.
    Kiun Kredon se ĉiu ne estas gardinta tuta kaj pura: nedube tiu por eterne pereos.
    Jen estas la katolika Kredo: ke ni adoru unu Dion en Triunuo, kaj Triunuon en Unuo:
    nek intermiksante la personojn: nek apartigante la esencon.
   Ĉar estas unu persono de la Patro, alia de la Filo: kaj alia de la Sankta Spirito.
    Sed la Dieco de la Patro, de la Filo, kaj de la Sankta Spirito estas unu: la gloro egala, la majesteco kuneterna.
    Kia estas la Patro, tia estas la Filo: kaj tia estas la Sankta Spirito.
    La Patro nekreita, la Filo nekreita: kaj la Sankta Spirito nekreita.
    La Patro senlima, la Filo senlima: kaj la Sankta Spirito senlima.
    La Patro eterna, la Filo eterna: kaj la Sankta Spirito eterna.
    Tamen ne estas tri eternaj : sed unu eterna.
    Ankaŭ ne estas tri senlimaj, nek tri nekreitaj: sed unu nekreita, kaj unu senlima.
    Tiel sammaniere la Patro estas ĉiopova, la Filo ĉiopova: kaj la Sankta Spirito ĉiopova.
    Tamen ne estas tri ĉiopovaj: sed unu ĉiopova.
    Tiamaniere la Patro estas Dio, la Filo estas Dio: kaj la Sankta Spirito estas Dio.
    Tamen ne estas tri Dioj : sed unu Dio.
    Tiel same la Patro estas la Sinjoro, la Filo estas la Sinjoro: kaj la Sankta Spirito estas la Sinjoro.
    Tamen ne estas tri Sinjoroj: sed unu Sinjoro.
   Ĉar sammaniere kiel ni estas devigataj per la Kristana vero: konfesi ĉiun personon aparte esti Dio kaj la Sinjoro;
    tiel ni estas malpermesataj per la katolika Religio: diri ke ekzistas tri Dioj, aŭ tri Sinjoroj.
    La Patro estas farita de neniu: nek kreita, nek generita.
    La Filo devenas el la Patro sola: nek farita, nek kreita, sed generita.
    La Sankta Spirito estas el la Patro kaj la Filo: nek farita, nek kreita, nek generita, sed eliranta.
    Estas do unu Patro, ne tri Patroj; unu Filo, ne tri Filoj: unu Sankta Spirito, ne tri Sanktaj Spiritoj.
    Plie, en ĉi tiu Triunuo neniu estas antaŭ aŭ post alia: neniu estas pli granda aŭ malpli granda ol alia;
    sed la tutaj tri personoj estas kuneternaj : kaj kunegalaj.
    En ĉio do, kiel estis antaŭe dirite: la Unuo en Triunuo kaj la Triunuo en Unuo devas esti adorata.
    Tial kiu volas esti savata: tiu devas tiamaniere pensi pri la Triunuo.
    Plie, necese estas al eterna sa vstato: ke tiu ankaŭ ĝuste kredu la enkarnigon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
   ĉar la ĝusta kredo estas, ke ni kredas kaj konfesas: ke nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio, estas Dio kaj Homo;
    Dio el la esenco de la Patro, generita antaŭ la mondaĝoj: kaj Homo el la esenco de sia Patrino, naskita en la mondaĝo;
    perfekta Dio, kaj perfekta Homo: el racia animo kaj homa karno konsistanta;
    al la Patro egala, rilate sian Diecon: kaj al la Patro malsupera rilate sian homecon,
    kiu kvankam li estas Dio kaj Homo: tamen li ne estas du, sed unu Kristo;
    unu—ne per la ŝanĝigo de la Dieco en la karnon: sed per la alpreno de la homeco en Dion;
    unu tute—ne per ia interrmikso de esenco: sed per la unuigo de la persono,
   ĉar kiel la racia animo kaj karno estas unu homo: tiel la Dio kaj la Homo estas unu Kristo:
    kiu suferis pro nia savo: malsupreniris en la inferon, revivi~is la trian tagon el la mortintoj,
    supreniris en ĉielon, sidas dekstre de la Patro, Dio ĉiopova: kaj de tie venos por juĝi la vivulojn kaj la mortintojn.
    Ĉe ties alveno ĉiuj estos relevataj kune kun siaj korpoj: kaj donos respondon pri siaj propraj agoj:
    la bonfarintoj foriros en vivon eternan: kaj la malbonfarintoj en fajron eternan.
    Jen estas la katolika kredo: kiun se iu ne estos fidele kredinta, tiu ne povos esti savata.
    Gloro al la Patro, kaj al la Filo: kaj al la Spirito Sankta; kiel estis en la komenco, nun estas: kaj estos ĉiam, eterne. Amen.

 

Athansian Creed

 

Return to the 1662 Book of Common Prayer in Esperanto

Web author: Charles Wohlers U. S. EnglandScotlandIrelandWalesCanadaWorld